English version
Tokipono: eta tutmonda lingvo
Kvankam ne unue celita kiel internacia helplingvo, Tokipono efektive kreskis kaj iĝis eta tutmonda lingvo, kiu okupas similan sed malsaman niĉon al Esperanto. Same kiel Esperanto, Tokipono havas prosperan kaj entuziasman komunumon kun
dekmiloj da membroj tra la mondo,
podkastoj, gazetoj, interretaj babilejoj, ĉiujaraj kunvenoj en multaj kontinentoj, internaciaj am-paroj kaj amikecoj, beletraj konkursoj, libroj, filmoj, kursoj, elektronikaj ludoj, bildstrioj, ISO-kodo, tradukprojekto de la Biblio, ktp.
Komparoj kun Esperanto 🌐
Idearo 💡
Esperanto
- La komenca espero por la Fina Venko (kiam la tuta mondo alprenos kaj parolos Eŭropecan lingvon) estas kritikita kiel idealisma kaj eĉ senintence imperiisma aŭ rasisma. (Laŭ kia rezonado la plialtigo de Eŭropaj fontlingvoj kaj parolmanieroj estigas lingvan aŭ kulturan egalecon tra la mondo?)
- Homaranismo estas morala filozofio, kiu propagandas universalan homan solidarecon kaj reciprokan respekton ekster la limoj de etnoj kaj religioj.
- La pli lastatempaj manifestoj (Raŭmo 1980, Prago 1996) substrekis la kultivadon de Esperanta kulturo kiel mem-elektita lingva malplimulto kaj la subtenadon de lingva diverseco.
Tokipono
- La unuaj priskriboj substrekis la simpligadon de pensoj, komunikadon inter homoj el diversaj kulturoj, pozitivan pensadon, artan mem-esprimadon kaj meditadon pri la sencoj de aferoj. (Tokipono: La lingvo de bono, p. 11–14)
- En la lastaj jaroj, Tokipono pruviĝis kiel potenca, plur-utila kaj ĝeneral-uza lingvo, limigita nur de la lerteco de la uzanto. (Vidu Teĥnikan lingvon ĉi-sube.)
-
“Analiza kodado […] estas tre liberiga ago. […] Tokipono estas liberiga idearo.”
(D-ro Laura Michaelis)
- Multaj proparolantoj de Tokipono estas kontraŭ la ideo de unu tutmonda lingvo, ĉar grandaj interlingvoj povas malutili al regionaj, minoritataj kaj indiĝenaj lingvoj. Oni lernu kaj ŝatu lingvojn kiel Tokipono kaj Esperanto por ties propra valoro kaj ne kiel rimedoj por aliaj motivoj.
- Tokipono ŝuldas multon al Esperanto. Ĝia naskiĝo kaj sukceso ne eblus sen la pli frua laboro de nia pioniro Zamĉjo.
Vortprovizo 🧠
Esperanto
- Amase kopias la plejmulton da ideoj el la Eŭropa kulturo de la 19-a jarcento. Kelkaj ekzemploj el la Universala Vortaro kaj Oficialaj Aldonoj estas apartaj vortoj por iĥtiokolo, kafo, frako.
- Kiom da vortoj oni devas lerni?
- Postulas sufiĉe multe da peno por parkerigi, sed pli facilas por parolantoj de Eŭropaj lingvoj
- Kiel Esperantlingvano mem, mi kelkfoje forgesas la diferencojn inter dekoj da dolĉaj bakaĵoj:
-
biskvito (seka, longe konservebla), blino (pli dika ol krespo), brioĉo (kun ovoj, bulforma), kataifo (el vermiĉeloj), kekso (malmola), krespo (maldika, fritita, kun ovoj), kuk(et)o (ĝenerala), moĉio (vaporumita, bulforma), patkuko (plata), platkuko (plata, kun ovoj), skono (skota), torto (kun garnaĵo), vaflo (bakita en fero)
- Grandega kvanto da vortoj profitigas trovi rimojn.
Tokipono
- Oni komencas per ĉirkaŭ 131 kernaj kaj oftaj vortoj (plus 10 neoftaj vortoj), kiuj prezentas vastajn universalajn ideojn. La vortprovizo estas la facila parto!
- La amuzo aŭ defio aŭ lerteco temas pri la konstruo de signifoj per la kunmetado de tiuj vortoj. Dume oni atentas la nivelon de detaloj, kiun la situacio vere postulas (vidu Sciencon de parolsituacio ĉi-sube):
- iĥtiokolo
- kafo
- Sufiĉas por plej multaj situacioj:
telo wawa (vigliga trinkaĵo), telo pimeja (nigra trinkaĵo), telo seli (varma trinkaĵo), telo (la trinkaĵo), ktp.
- Precizega kaj tro elpensita:
telo wawa pimeja seli
varma nigra vigliga trinkaĵo
- frako
- En ĉiutagaj situacioj, sufiĉas inter 1 kaj 3 plensencaj vortoj:
len pi mani mute (multekosta vestaĵo), len pimeja (nigra vestaĵo), len suli mije (granda aŭ grava vestaĵo de viro), len (la vestaĵo), ktp.
- Troe klarigante por absoluta komprenado aŭ en priskriba verko:
len sijelo suli pimeja mije pi mani mute li kama tu lon anpa.
(La vira longa nigra brusta vestaĵo multekosta duiĝas ĉe la malsupro.)
-
Oni determinas pan suwi (dolĉa grenaĵo) se vere necesas:
- pi telo ala (seka), awen (daŭrema), suli (granda, dika), pi sike mama (kun ovoj), sike (ronda, bulforma), pi linja mute (el multaj fadenoj), kiwen (malmola), ko (duonsolida, mola), pi seli kon (varmigita per aero), lili (malgranda, maldika), lipu (plata kaj fleksebla), pi seli ko (varmigita en graso), pi nasin Alapa (laŭ la skota maniero), pi insa kili (kun frukta internaĵo), namako (spicita, salita, ornamita), pi seli kiwen (varmigita per fero), pi leko mute (kun multaj kvadratoj)
- Tiaj kunmetaĵoj ne estas fiksitaj kaj ne funkcias kvazaŭ novaj vortoj. Ne temas pri parkerigo. Oni simple klarigas per sana prudento, interpretas laŭ la kunteksto, kaj petas pliajn informojn se io ne estas klara.
Estas branĉo de lingvoscienco, kiu studas parolsituaciojn. Laŭ la unua maksimo de Grice, kompetenta parolanto provizas la ĝustan kvanton de informoj, ne tro multe, ne tro malmulte: nur sufiĉe da detaloj surbaze de tio, kion la aŭskultanto aŭ leganto jam scias aŭ povas solvi de la parolsituacio. Tio informas, ĉu oni bezonas tutan frazon aŭ simple unu vorton.
Prononco 🗣️
Esperanto
- “La fonologia sistemo de Esperanto estas preskaŭ tute la pola lingvo.” (Walter Żelazny)
- Kelkaj malfacilaĵoj laŭ internacia aspekto:
- Oni devas distingi inter multaj ekfrotaj kaj siblaj konsonantoj: c /ts/, dz /dz/, ĉ /tʃ/, ĝ /dʒ/, ŝ /ʃ/, ĵ /ʒ/
- /f/ ne troviĝas en multaj lingvoj de la mondo: la korea, la bengala, la tamila, la filipina, la indonezia (krom en fremdaj vortoj)
- Distingas inter /r/ kaj /l/, malkiel la japana aŭ la korea
- Permesas sinsekvojn da konsonantoj: sciencfikcio /stsientsfiktsio/, postscio /poststsio/, disŝpruci /disʃprutsi/, kvakeroj /kvakeroj/
Tokipono
- Tre universala kaj facile prononcebla sonsistemo
- Malpli da fonemoj signifas, ke nomoj estas malpli facile rekoneblaj ĝis oni lernas la manierojn tokiponigi, ekz. ma Apika (Afriko), toki Kanse (la franca lingvo)
Propraj nomoj 🏷️
Esperanto
- Ĉefe uzas ekzonimojn, kiuj estas disvastigitaj kaj facile rekoneblaj de eksteruloj, ekz. la japana lingvo (日本語 Nihongo), Germanujo aŭ Germanio (Deutschland), Sud-Koreujo aŭ Sud-Koreio (한국 Hanguk).
- En iuj kazoj, uzas la homon kiel bazan vorton, aldonante -ujo aŭ -io por la lando, ekz. italo → Italujo aŭ Italio
- En aliaj kazoj, uzas la landon kiel bazan vorton, aldonante -ano por la homo, ekz. Usono → Usonano
Tokipono
- Ĉiam uzas endonimojn, kiuj spegulas kiel etnoj, lingvoj kaj teritorioj normale preferas nomi sin mem, ekz. toki Nijon (日本語 Nihongo), ma Tosi (Deutschland), ma Anku (한국 Hanguk).
- Uzas kulupu por homgrupo, ma por teritorio, toki por lingvo, jan pi ma por landano, jan pi kulupu por etnano.
- Ĉefsubstantivoj ĉiam indikas, pri kiu kategorio oni parolas, ekz. jan Muwama (homo nomita Mohamedo), telo Tana (etendaĵo da akvo nomita Tana), ilo Kuko (teĥnologio nomita Google), kulupu Kuko (firmao nomita Google), ktp.
Genro ⚧️
Esperanto
- Por multaj tre oftaj vortoj, la vira genro estas la normo kaj la ina estas kvazaŭ speco de viro, ekz.
-
viro kaj virino
(de la latina vorto por viro kaj ne virino) - onklo kaj onklino
(de la franca vorto por onklo kaj ne onklino) -
grafo kaj grafino
(de la germana vorto por grafo)
En iuj okazoj, la ina vorto signifas la edzinon de tiu pli grava viro.
- Por dua kategorio de vortoj, la genro ne estas indikita, ekz. instruisto.
- Nur du animaj unu-nombraj pronomoj, li kaj ŝi.
- Oni proponis novajn vortojn kaj sufiksojn, ekz. ri, -ip (neduuma egalvaloro de -in). Iuj uzas ilin kaj aliaj kontraŭstaras ilin. La Akademio de Esperanto rifuzas akcepti aŭ malakcepti ilin kiel “oficialaj”. (Espereble la afero solviĝos en la venonta generacio.)
Tokipono
- Oni ne markas la vortojn laŭ la genro aŭ sekso, ekz.
-
ona signifas “li, ŝi, ri, ĝi, ili”
- mama signifas “patro, patrino aŭ patripo”
(de la kartvela vorto მამა mama, kiu signifas “patro”)
- Oni povas aldoni la vortojn mije (vira, vireca), meli (ina, ineca) aŭ tonsi (neduuma, transgenra, genre nekonforma) laŭbezone.
Skribsistemo ✍️
Esperanto
- Baziĝas sur la latina alfabeto, aldonante 6 kromajn literojn kun supersignoj: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ
Tokipono
- sitelen Lasina baziĝas sur la latina alfabeto
- La skribosignoj de sitelen pona ne estas devigaj sed estas tre popularaj kaj amuzaj
- Unu simbolo, unu vorto
- La desegnoj prezentas ideojn:
- soweli besto, tera mamulo
- pan tritiko, rizo
- kasi planto
- len tuko, ŝtofo
Signolingvo 🤟
Esperanto
- Signuno (mane kodita lingvo surbaze de Esperanto) ne estas uzata. En la kulturoj de Surduloj, oni kritikas mane koditajn lingvojn pro la doktrino de superregado de aŭdantoj kaj pro limigita klareco kompare kun plenaj signolingnoj.
- International Sign estas nun la normo uzata de la internacia komunumo de Surduloj por interlingva komunikado, sed ĝi ne rilatas al Esperanto kaj ne estas dokumentita uzo de ĝi dum Esperantaj kunvenoj.
Tokipono
- La signolingvo Lukapono, naskita en 2020 kun ĉefaj kontribuoj de jan Olipija, estas en aktuala kaj aktiva uzo en la Tokipona komunumo, precipe inter Surduloj, homoj kun aŭdaj malfaciloj, kaj mutuloj. Ĝi havas vortprovizon similan al Tokipono sed havas gramatikon bazitan sur la lingvoscienco de signolingvoj.
- Pli fruaj proponoj de mane koditaj lingvoj, kiel Toki Pona Sign Language (2013) kaj toki pona luka (2014), estas ĉefe neuzataj kaj ĉesigitaj. En la kulturoj de Surduloj, oni kritikas mane koditajn lingvojn pro la doktrino de superregado de aŭdantoj kaj pro limigita klareco kompare kun plenaj signolingnoj.
Diferencoj inter la generacioj 👵👶
Esperanto
- Preskaŭ 140 jaroj da historio signifas, ke estas parolantoj de ĉiuj aĝoj, kiuj disponas intergeneraciajn sciojn kaj instituciojn.
- Pli populara ol Tokipono ĉe malnovaj komunikiloj kiel Facebook
- Malgranda elcento da denaskaj parolantoj
Tokipono
- La unua malneto publikiĝis en 2001, sed la lingvo nur eksplodis en populareco en la lasta jardeko.
- La plimulto de fluaj parolantoj aĝas inter 15 kaj 30.
- Pli populara ol Esperanto ĉe novaj komunikiloj kiel Discord, Bluesky kaj la Fediverso
- La komunumo havas malpli da institucioj kaj estas pli sencentrigita, mem-organizita kaj kondukata de la junularo.
- Oni refutis asertojn pri denaskaj parolantoj.
Oftaj falsaj ideoj 🤔
Teĥnika lingvo 🛠️
Miskompreno: “Tokipono nur funkcias por bazaj aferoj. Pli teĥnika komunikado ne eblas.”
Vero: Spertaj uzantoj, kiuj komprenas la temon, kapablas komforte priparoli ĉion.
Ekzemploj de faka Tokipono:
Se oni ne komprenas la temon kaj fakon, tiam Tokipono ja malebligas, ke oni papage ripetu fakvortojn aŭ furorajn belsonajn sensencaĵojn sen kompreni ilin aŭ pripensi ilian signifon.
Nombroj 🔢
Miskompreno: “La nombrosistemo de Tokipono ŝajnas subevoluinta aŭ nepraktika.”
Vero: La baza nombrosistemo taŭga por ĝeneralaĵoj estas:
- nemarkita vorto (neprecizigita nombro)
- wan (unu-nombro)
- tu (du-nombro)
- mute (multe-nombro)
La akcesora sistemo (enkondukita en lipu pu) aldonas pli da precizeco se oni bezonas:
- Adicia uzo de ale (100), mute (20), luka (5), tu (2), wan (1), kiuj funkcias simile al Romaj ciferoj
- tu wan: 3
- luka tu: 7
- mute wan: 21
- ale luka luka tu: 112
- Speciala multobliga uzo de ale (enkondukita en 2021):
- mute ale mute tu tu: 2024
- Oni ofte mallongigas, ekz. MAMTT
Laŭ la spirito de Tokipono, vi estas ankaŭ instigita ne tro fiksiĝi pri precizaj grandaj nombroj kaj anstataŭe priskribi ilian subjektivan aŭ situacian signifon. Ĉu 72 estas multe (mute), sufiĉe (mute pona), tro multe (mute ike)? Ĉu la 8-a horo kaj duono estas por vi la komenco de la sun-periodo aŭ la tempo de dentobrosado?
Neologismoj (nimi sin) ✨
Miskompreno: “La komunumo kreos novajn vortojn por ĉio.”
Vero: Inter spertaj parolantoj, Tokipono estas surprize stabila.
Kvankam ne ekzistas lingva polico por detrui la ĝuon de novaj lernantoj (kaj eĉ spertaj uzantoj) de Tokipono, kiuj volas krei novajn vortojn kaj fuŝ-ripari por propra amuziĝo, treege malmultaj el tiaj vortoj alpropriĝis en serioza uzado de la plimulto.
- La oficiala lernolibro de 2014 (lipu pu) prezentis 120 aŭ 123 vortojn, depende de kiel oni kalkulas namako, kin, oko.
- La oficiala vortaro de 2021 (lipu ku) aparte ekspoziciis 137 vortojn entute, listigante kelkajn novajn vortojn, kiujn kreis la komunumo kaj kiuj estis laŭmodaj tiutempe. Ĝi ankaŭ konfirmis la daŭran uzon de kelkaj pli malnovaj vortoj kreitaj de Sonja (ekz. kipisi, leko, monsuta, kijetesantakalu, misikeke).
- La versio de la vortaro lipu Linku en 2024 listigas 131 kernajn kaj oftajn vortojn, plus 10 neoftaj vortoj.
Tio signifas, ke hodiaŭ nur 11 ne-pu-aj vortoj estas kernaj aŭ oftaj. El tiuj, nur 3 vortoj estas novaj kaj kreitaj de la komunumo en la lastaj 10 jaroj: n, soko, tonsi.
Se oni akceptas neoftajn vortojn, kiujn la plimulto da parolantoj ne uzas, tiam estas nur epiku, jasima, lanpan, linluwi, majuna, meso, su.
El la obskuraj (t.e. nekonataj) vortoj, nur kokosila, usawi, kiki proksimiĝas al la sojlo por iĝi neoftaj.
Rigarditaj limoj kaj stultigo 🙃
Miskompreno: “Tokipono estas tro limigita. Ĝi stultigos vin.”
Vero: Verkado kun limoj igas vin kreema kaj kapabla pensi eksterordinare. Estas amuze pensi en novaj manieroj por solvi problemojn. “[Tokipono] estas lingvo, kiu devigas konstantan kreemon.” (Elaine Gold, Direktoro de la Kanada Muzeo pri Lingvoj)
Newspeak 👁️
Miskompreno: Tokipono sonas kiel Newspeak.
Vero: En la malutopia romano 1984, diktatora reĝimo projektis Newspeak por subpremi liberan esprimadon, malkonsenton kaj ribelon, neebligante la esprimadon de tiaj ideoj.
Kontraste Tokipono antaŭenigas pozitivan komunikadon kaj favoras la plenan gamon de mem-esprimado per universalaj ideoj. Kiel diris la lingvisto D-ro Laura Michaelis: “Do analiza kodado, kiel oni vidas en Tokipono, estas libereco. Estas nenio malica pri Tokipono. Tion mi povas promesi al vi. […] Tio estas tre liberiga ago. Do tiusence mi kredas, ke Tokipono estas liberiga idearo.”
Konflikto kaj kunekzistado ⚔️🤝
Miskompreno: “Esperanto kaj Tokipono estas iel en konflikto. Povas esti nur unu planlingvo!”
Vero: Multaj Tokiponuloj ankaŭ ĝuas Esperanton kaj multaj Esperantistoj ankaŭ ĝuas Tokiponon. La rapida kreskado de Tokipono ne estas minaco. Ni estas geamikoj. Lasu homojn ĝui aferojn. Ni povas fortigi kaj subteni unu la alian.
Kontakto 📨
Mi esperas, ke mi ne misprezentis Esperanton. Bonvolu kontakti min se estas eraroj.
reen al tokipona.org